El Memkritiko de Victor Sadler

 
Hejmpaĝo > Esperanto

65

Mi, dezirante ĉerkon
(kapitulaci,
ekshipokrito laca,
ĉi ŝakan ŝercon),

pluportis mian serĉon
ĝis la palaco
de ĉi korpo kuraca,
en kies riĉon

mi kitelumas
pli pace miajn ostojn
ol feton lulas

la utero; kaj ekson
mian ĝi teksas
en naskon.

Sonet2o pli interesa al freŭdanoj, ol al normalaj homoj. Ĝi daŭrigas la temon de serĉado sed per siaj pozitivigaj 'eks'-oj kaj la svingiĝo de ĉerko ĝis nasko ŝanĝas la agordon. Ne estas klarege, kiujn versojn la aŭtoro celis pseŭdorimigi.

Niĉjo Nicholas, opoudjis [AT] optusnet . com . au
Kreis: 1995; Lasta revizio: 1999-3-29
URL: http://www.opoudjis.net/Play/poemo65.html